dimanche 25 janvier 2009

KARESANSUI

fr: JARDIN SEC, JARDIN ZEN

eo: SEKA ĜARDENO, ZENĜARDENO

jp: KARESANSUI


kare = sec / seka
san = montagne / monto
sui = eau / akvo




JARDIN SEC, JARDIN ZEN

Si j’écris mes textes sur « word » et que je fais un copier/coller dans mon blog, vous pourrez voir les vrais accents circonflexes en espéranto !!!

Les jardins secs, donc, ont une origine très intéressante à mon avis et à ma connaissance. La voici :

Traditionnellement, un beau jardin japonais doit comporter
-un petit monticule
-un petit étang
-une cascade qui tombe du monticule dans l’étang
-un petit bois
-un espace de mousse

Quand les moines ont découvert un bel endroit avec monticule, cascade et étang, ils ont construit un temple à cet endroit. Un temple, c’est dix à trente édifices. Un petit village donc.
Au prochain tremblement de terre, la voie des eaux souterraines a été chamboulée. Plus de cascade ! Quel drame ! Les moines vont-ils reconstruire leur temple auprès d’une nouvelle cascade, qui va disparaître à son tour au prochain tremblement de terre ? Non ! Ils vont symboliser l’eau et l’étang à l’aide de gravier. Voilà l’origine des jardins zen. C’est en fait une preuve de la capacité d’adaptation des Japonais.
Un traité du onzième siècle fixe les règles à observer dans la construction des jardins zen.

Il y a un très beau jardin japonais avec partie sèche à Genève, en Suisse, à proximité de l’Organisation Mondiale de la Santé (OMS). Il a été offert à la ville de Genève par l’empereur Hiro Hito en 1971 lors de sa visite à Genève.

Quand il pleut, les jardins secs sont mouillés. C’est une constatation très attentive et très profonde de notre fille Joëlle en 1985, lors de notre premier voyage au Japon ; elle avait 7 ans.




SEKA ĜARDENO, ZENĜARDENO

Se mi skribas miajn tekstojn per « word » kaj faras kopiadon/aldonon, la akcentoj en Esperanto estos ĝustaj.

La sekaj ĝardenoj havas tre interesan originon laŭ mia scio kaj laŭ mia opinio. Jen ĝi:

Tradicie, bela japana ĝardeno devas havi
-monteton
-lageton
-akvofalon, kiu falas de la monteto al la lageto
-arbareton
-muskospacon

Kiam la monaĥoj malkovris belan lokon kun monteto, lageto kaj akvofalo, ili tie konstruis templon. Templo konsistas el dek ĝis tridek konstruaĵoj. Temas do pri vilaĝeto.
Dum tertremo la sistemo de la subteraj akvovojoj skuiĝas kaj ŝanĝiĝas, tiel ke la akvofalo malaperas. Neniu akvofalo plu ! Katastrofo ! Ĉu la monaĥoj rekonstruos templon en alian lokon, ĉe alia akvofalo, kiu same povas malaperi dum la venonta tertremo ? Ne ! Ili konstruas sekan ĝardenon, kie la ŝtonetoj simbolas la akvon kaj la lageton. Tio estas la origino de la sekaj ĝardenoj. Fakte temas pri pruvo de la adaptiĝkapablo de la Japanoj.

Ekzistas gvidlibro el la dekunua jarcento, kiu priskribas, kiel oni devas konstrui sekajn ĝardenojn.

En Ĝenevo (Svislando) estas tre bela japana ĝardeno kun seka parto ĉe Monda Organizo pri Sano (MOS, OMS). La imperiestro Hiro Hito donacis ĝin al la urbo Ĝenevo memore al sia vojaĝo al Ĝenevo en la jaro 1971.

Kiam pluvas, la sekaj ĝardenoj estas malsekaj. Tio estas tre atenta kaj profunda konstato de nia filino Joëlle dum nia unua vojaĝo al Japanio en la jaro 1985. Tiam ŝi estis sepjara.




Aucun commentaire: