mercredi 22 octobre 2008

VOJAGHI AU RESTADI



VOJAĜI AŬ RESTADI
Kiam oni vojaĝas, oni transiras. Ofte oni devas ripozi post laborjaro. Oni pensas pri antaŭe, oni pensas pri poste. Oni fotadas. Oni iras rapide, oni ofte restas supraĵe. Oni devas atenti pri horaro de trajnoj, de busoj, de aviadiloj. Ofte oni devas rapidi. Oni ankoraŭ volas vidi tion aŭ tion. Oni ofte ne regas la lokan lingvon, konsekvence oni havas malmulte da kontaktoj kun la indiĝenoj.
Sed, por bone vojaĝi, oni devas respekti siajn kutimojn. Oni devas resti en bona kontakto kun sia korpo: ne manĝi ion ajn, varti pri sia digesto, sia higieno, sia dormo. Oni prenu regule siajn kutimajn medikamentojn.

Kiam oni restadas, oni enradikiĝas. Oni prenas orientilajn punktojn. Oni ne pensas pri rehejmeniĝo. Oni estas tie ĉi. Oni vivadas tie ĉi. Oni estas hejme. Mi demandis al Mikaelo en Seulo, ĉu mi rajtis diri, ke ĉe li estas ĉe mi. Li diris jes. Oni aĉetumadas. En Seulo mi aĉetis ĉiujn miajn higienaĵojn, ĉar ili estus tro pezaj en la aviadilo.
Mi pronedadas. Mi serĉas la teron. En urbo oni estas sur asfalto. Ankaŭ en Afriko mi serĉis la teron, la ruĝan lateritan teron. Mi vidis ĝin. Mi iradis sur ĝi. La strato de la Centro Songhai en Benino. Ĉi tie mi trovis padon, ni grimpis sur monton kun Brila, Mi Hee, en Koreio. Fojfoje mi devas serĉi la teron, ĉar mi plej ofte restadas en grandaj urboj. Sed borde de la urboj estas temploj ; tie oni trovas mirindajn arbojn, ofte grandan arbaron, kaj la elvidaĵo estas belega. Kaj mi retrovas la ideon de mia aikidomajstro Ikeda : « unione con natura », unuiĝo kun naturo (li diris tion en la itala) En orienta meditado unuiĝo kun naturo estas tre grava fakto. Japanoj ofte meditas dum tagiĝo. La lando de la leviĝanta suno ne portas sian nomon sen kialo. Sed spektu « Orfeo Negro », kaj vi komprenos la signifon de sunleviĝo…
Mi ŝatas rigardi ĉielon, nubojn, sunon, lunon. Ili estas ĉie en la mondo. Mi trovas ilin ĉie krom en la subtera trajno.
Eĉ en grandaj urboj oni povas senti sin bone. Homoj iradas, oni rigardas ilin. Estas loĝdomoj, grandaj kaj malgrandaj, vendejoj, grandaj kaj malgrandaj, oficejoj. Estas bruoj kaj odoroj. Oni alkutimiĝas al trafiksignaloj, al kutimoj. Estas kodoj, kiujn oni malkovras iom post iom. Oni ne povas ĉion malkovri la unuan fojon.
Libroj ebligas al ni prepari la viziton de iu urbo aŭ lando. Mi tre malmulte uzas la mian. Antaŭ kelkaj tagoj mi povis viziti kvar templojn en Okayama. Poste mi ĉion legis en mia gvidlibro pri Okayama; mi nenion trovis pri tiuj temploj, kiuj estis vere belaj, unu el ili estis vere belega kaj nacia trezoro. La fakto, ke oni povas viziti lokon kun ĉiĉerono indiĝena estas valora avantaĝo. Mi preferas levi miajn okulojn kaj rigardi, levi mian nazon kaj enspiri, ol fiksi mian rigardon en mia gvidlibro…
Sed, por bone restadi, oni devas respekti siajn kutimojn. Oni devas resti en bona kontakto kun sia korpo: ne manĝi ion ajn, varti pri sia digesto, sia higieno, sia dormo. Oni prenu regule siajn kutimajn medikamentojn.
Mi decidis havi la saman sorton kiel Japanoj dum ses monatoj, tio estas, ke la samaj danĝeroj minacas min : tajfunoj, vulkanoj, tertremoj, tsunamoj. Tertremoj okazas meznombre milfoje jare, do trifoje tage. Mi ne timas. Dum la ĉiutaga vivo oni komplete forgesas tion.
Mi ricevas mesaĝojn el Svislando : vi devas reveni ! Ni bezonas vin, vian malfermitecon !


1 commentaire:

Stefano a dit…

Saluton Mirejo!

Via taglibro riĉiĝas fulmrapide, longaj novaj artikoloj aperas kaj vi aldonas multajn belajn kaj interesajn fotojn, tagon post tago...

Oni vojaĝas kun vi kaj ŝatus kunesti por sperti la samon - aŭ, almenaŭ esti tie en la sama aventuro, eĉ se ĉiu havas sian propran vidon, do malsaman sperton de la aferoj.

Kun intereso mi atendas la sekvon!

Stefano el Laŭzano, Svislando.