lundi 22 septembre 2008

PANMUNJOM


Conversation au swiss club
Diskuto en la svisa klubo



Ces papiers comportent des messages souhaitant la reunification de la peninsule.
Tiuj chi paperetoj entenas mesaghojn, kiuj esprimas deziron pri reunuigho de la duoninsulo.










Panmunjom est une localite sur la Ligne Demilitarisee (MDL = Military Demarcation Line) entre les deux Etats coreens, ou Zone Demilitarisee (DMZ). Pour pouvoir m'y rendre, j'ai pris contact en avril deja avec Berne, capitale de la Suisse pour mes lecteurs non helvetes. J'ai obtenu une invitation valable pour moi et pour trois Coreens du Sud. Il faut savoir que des officiers suisses sont presents dans la zone demilitarisee depuis 1953 (fin de la guerre de Coree) avec des Suedois du cote sud, et il y avait la Pologne et la Tchecoslovaquie du cote nord. Il faut savoir qu'il existe des visites touristiques organisees, mais que les Coreens du Sud doivent obtenir une permission de leur gouvernement pour y participer et que c'est parfois difficile pour eux de l'obtenir. Mes trois collegues, Messieurs Lee, Kim et Lim, etaient donc tres contents d'etre invites par la Delegation suisse a Panmunjom.

Samedi 20 septembre 2008, 9:15: Une voiture de la NNSC (Neutral Nations Supervisory Commission) nous attendait dans la petite gare perdue Imjingang a environ 60 km au Nord de Seoul avec a son bord le Colonel suisse Albert Ulrich. (Vous le voyez sur les photos). Apres nous avoir explique la situation, il nous a offert un the ou un cafe et nous a fait une presentation electronique. Il a aussi repondu a toutes nos questions. Nous avons converse en francais et j'ai traduit le contenu en esperanto pour mes trois comparses. Un officier suedois est venu nous saluer au cours de cette presentation.

Nous avons vu la Coree du Nord.

Je vais ecrire un article en francais sur cette visite et ce probleme, car c'en est un. Si vous le voulez, dites-le-moi, je vous l'enverrai. Je vais en ecrire un autre en esperanto avec Monsieur Lee Jung Kee pour la revue "Monato". Cette revue couvre le monde entier avec la regle suivante: un article sur le Perou est ecrit par un Peruvien. Comme la zone demilitarisee entre les deux Corees peut etre consideree comme un petit coin de Suisse, nous allons signer conjointement.

Veuillez recreer les accents typiques du francais mentalement. Ils manquent sur le clavier coreen que j'utilise presentement. Je dois deja chercher les traits d'union et apostrophes... Je dois deja inverser z et y... et explorer tout le reste....

Panmunjom estas urbo sur la senarmila linio inter la du koreaj shtatoj. Por klopodi atingi tiun lokon, mi kontaktis jam en aprilo la svisan registaron en Berno, chefurbo de Svislando, grava indiko por ne svisaj legantoj. Mi obtenis inviton validan por mi kaj por tri Koreoj el la suda parto. Endas scii, ke svisaj soldatoj dejhoras en la senarmila zono ekde 1953 (fino de la korea milito) kun Svedoj en la Sudo. En la Nordo dejhoris Pollando kaj Chehhoslovakio . Endas scii, ke ekzistas turimaj ekskursoj por iri tien, sed ke Sud-Koreoj devas obteni permeson che sia registaro por alighi, kaj tio ne ofte okazas.Konsekvence miaj tri kolegoj estis tre kontentaj esti invititaj de la svislanda Delegacio.

Sabate 20an de septembro 2008, 9:15: veturilo de la NNSC (Neutral Nations Supervisory Commission) atendis nin en la perdita malgranda stacidomo Imjingang chirkau 60km norde de Seulo. Svisa kolonelo Albert Ulrich atendis nin ene. Vi vidas lin sur la fotoj. Li chion klarigis al ni, li donis al ni kafon au teon, li faris prezenton pere de komputilo. Li ankau respondis al chiuj niaj demandoj. Li kaj mi interparolis en la franca lingvo kaj mi tradukis al esperanto por miaj tri kunuloj. Oficiro sveda venis trovi lin kaj salutis nin.

Ni vidis Nord-Koreion.

Mi verkos artikolon en la franca lingvo pri tiu vizito kaj tiu problemo, char temas pri problemo. Mi verkos alian artikolon en Esperanto pri tiu vizito kunlabore kun Sinjoro Lee Jung Kee por la revuo "Monato". Tiu revuo koncernas la tutan mondon kun la jena regulo: artikolo pri Peruo estas verkata de Peruano. Char la senarmila zono inter la du koreaj shtatoj povas esti konsiderata kiel parteto de Svislando, mi verkos kunlabore kun mia korea kolego. Kaze ke vi deziras ghin, bv ekrilati kun mi tiusence.


Junio 2010

Mi prelegas en KoToPo en Lyon, Francio. Per la helpo de svisa ghenerala konsulo venas al la prelego eks-generalo svisa, kiu dejhoris dum kelkaj jaroj en Panmunjom. Mi sciis pri lia alveno kaj iom ektimis, char mi estis en Panmunjom nur du horojn… do certe li scias pri la historio de tiu loko multe pli bone ol mi.

Li tre afable lasas min prelegi kaj poste mi petas lin komenti.
Li komentis pri la eventoj de 1991.
En tiu jaro la NNSC evoluis. Fakto  estas, ke Chehhoslovakio kaj Pollando, kiuj observis la limon en Norda Koreio, farighis demokratioj. Plie chehhoslovakio disighis kaj naskighis Chehha Respubliko kaj Slovakio. Tia demokratiigho ne povis konveni al Norda Koreio.
Norda Koreio postulis foriron de tiuj du tachmentoj. La soldatoj respondis, ke ili obeas nur al sia registaro, kaj restis. Norda Koreio montris la kontrakton kun Chehhoslovakio kaj argumentis: vi ne estas chehhoslovakoj, vi devas foriri. Chehhoj devis foriri. Restis poloj. Norda Koreio fermis la liveradon de elektro kaj akvo. Konsekvence la svisoj kaj svedoj el la sudo liveris akvon kaj manghajojn por poloj en la nordo. Post tri monatoj la situacio estis neeltenebla kaj poloj devis foriri. Nun ili revenas tra la sudo por saluti siajn kolegojn.


Lau tio oni komprenas, ke la forto de la NNSC malkreskis pro tio duonigo de siaj fortoj en tiu tikla loko. Neniu obervas la limon en la nordo. En la sudo estas daure Svislando kaj Svedio.

1 commentaire:

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ a dit…

Kara Mirejo

Dankon pro la interesa afiŝo! Frapis min lingve, ke vi

> obtenis inviton validan

Mi unue aŭdis amikon Jose Vergara uzi la verbon ("obtenebla de la libroservo" li diris dum la solena fermo en Roterdamo), kaj nun jen vi. Revenante al Hajderabado, mi trovis, ke ReVo ne rekonas la vorton, sed NPIV, jes - atribuita al Grabowski.

Dankon pro la adreso de via blogo. Mi foje vizitos ĝin! Salutas: Giri (kiu blogas Esperante ĉe Ipernity kaj angle ĉe Bolii)